La trinkejon, la bedaŭrata Mark Devenijn fondis je la 14a de aŭgusto en 1987. Tiam oni ankoraŭ vendis manĝaĵojn, inter aliaj, multaj kun tiama memfarita kaprinfromaĝo. Ekde frue en 2007, ni nur presentas trinkaĵojn kaj malgrandajn antaŭpakumitajn frandaĵojn. Estas permesata ke klientoj kunportas iliajn piknikon sed bonvolu ne kradrosti. Fromaĝon oni nun ne plu faras. Ekde novembro 2007 Lucrèce Decostere (vidvino Devenijn) estas la trinkejestrino. Iom poste, ankaŭ akompanis Rob. En la trinkejo estas fummalpermeso, jam de 2007. La suddirekta korto plej atiras la klientojn (vidu foton ĉefpaĝo). Ĉu vi volas certi ĉu la trinkejo estas malferma, aŭ vi volas priparoli eblan viziton ekster la normalaj horoj, kaj demandi ĉu eblas, aŭ vi intencas grupvisiton al la trinkejo kaj antaŭe anonci tion, ne hezitu telefoni al (++32)(0)56/456451 aŭ sendu retmesaĝon per la Kontaktformularo. Tiu ĉi trinkejo ne taŭgas por hastaj klientaroj. Ne ĉiuj bieroj troviĝas en la fridujo, sed ja uzeblas kelkaj botelmalvarmigaj ujoj en la frostigujo por tiuj kiuj volas trinki la keldevenan bieron malvarme. Sed ankaŭ vi povas telefoni antaŭtagmeze aŭ alia tago (retmesaĝo ankaŭ eblus,sed la sama tago plej ofte tro malfruas) por peti metigi vian bieron en la fridujon antaŭ via vizito.
Post la ĝenerale fermo de ĉiuj trikejoj inter la 14an de marto kaj la 7an de junio 2020, denove eblas malfermi, sed ne kiel antaŭe. Fari ordojn, servi kaj pagi ĉe la tabloj ĉiam estis la normo ĉi tie. Ĉi tio estos nova por kolegoj.
Normale ĉi tie troviĝis io pri ludi ludojn, kaj la fotoj povas resti en la retejo, sed pro la korona mezuro, la klientoj devos resti en loko ĝis ili hejmeniros aŭ (individue kaj ne kun kelkaj amikinoj) iras al la necesejo.
Bonvolu ankaŭ sekvi la pliajn amendojn de la leĝo, kiuj validas ĉie.
Ne eblas pagi per banka karto ĉi tie, sed mi intencas kolekti la envenantan monon en apartan sakon kaj redoni ŝanĝon de la normala monujo.
La trinkejo estas malferma venderede, sabate kaj dimanĉe, ĉiam ekde la 15a horo, dum la tuta jaro, ankaŭ dum vintro. De la 15a de julio ĝis la 15a de aŭgusto la trinkejo estas ĉiutage malferma. Tamen specialaj cirkonstancoj povos ŝanĝi tiun regulon.
Se vi (aŭtomobile) venas el la direkto de Zwevegem, vi plej bone sekvu la ŝildojn de IMOG ĝis sur la ponto. Sed poste tamen turniĝu dekstren, preter la malnova baskulponteto: Sint-Pietersbrug. (Antaŭ neloge renovigita kaj nu pentrite verda: Brunswick-verda, la originala koloro el 1892.) Via GPS ofte emas konduti vin dekstren, ĵus antaŭ la ponteto. Ne faru! Ankaŭ Google maps tie eraras. Por biciklistoj kiuj venas el la direkto de Zwevegem, estas pli simple. Vi simple sekvu la kanalon ĝis antaŭ la ponteto kaj turniĝu dekstren. La ponteto troviĝas laŭlonge de biciklovojretaĵo (antaŭe nodloko 73, nun 67). Multaj biciklovojoj preterpasas tie. Ankoraŭ iom pli ol 100 metrojn okcidenden, kaj vi povas promeni sur la korton. Por informoj pri vojlaboroj vi povas alklaki la ligon: Vojlaboroj en la ĉirkaŭaĵo
Je 15 oktobro 2010 la promenvojretaĵo "Land van Mortagne" estis inaŭgurata. Se vi sekvas la promenvojon kaj malsupreniras de la monteto kie troviĝas la arbaron Orveytbos, vi povas malsekvi la vojon dekstren se vi volas vin sensoifigi. Tiam vi estas preskaŭ preta promeni la vojon. Sed post proksimume 20 minutoj da promeno post la ekiro, vi ankaŭ jam preterpasis.
Prezlisto (kontaktiloj sur la prezlisto)